Instituto por Verkoj de Religio | ||
---|---|---|
Istituto per le Opere di Religione | ||
financa institucio | ||
Komenco | 27-a de junio 1942 vd | |
Geografia situo | 41° 54′ 14″ N, 12° 27′ 24″ O (mapo)41.90388888888912.456666666667Koordinatoj: 41° 54′ 14″ N, 12° 27′ 24″ O (mapo) | |
Lando(j) | Vatikano vd | |
Sidejo | Vatikano | |
| ||
Fondinto(j) | Pio la 12-a vd | |
Ĉefestro(j) | Angelo Caloia (en) (1989–2009) Paul Marcinkus (en) (1971–1989) Jean-Baptiste de Franssu (en) vd | |
Posedata de | Apostola Seĝo vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | privata firmao | |
La Instituto por Verkoj de Religio (IVR, itale Istituto per le Opere di Religione, latine Institutum pro Operibus Religionis, akronime IOR, populare konata kiel la Vatikana Banko) estas privata financa institucio kiu ofte estas referita kiel la centra banko de Vatikano kaj la Romkatolika Eklezio [1][2]. Tamen ĝi ne estas privata banko, ĉar estas neniuj posedantoj aŭ akciuloj [3]. Nek ĝi estas departemento de la Roma kurio [4], nek estas centra banko .
Ĝi estas bazita en la Turo Nicholas la 5-a, kiu situas en proksimeco al la Apostola Palaco. La ĉefoficisto de la banko raportas al estraro de direktoroj konsistigita tute de kardinaloj, kies prezidanto estas la Papo (aŭ la valormanaĝero de Vatikano (la Kamerlingo), kiam ekzistas neniu aktuala Papo) [5][6][7].
La banko estis fondita de Pio la 12- la 27-an de junio 1942 surbaze de la Komisiono por Bonfaraj Agoj (itale Commission ad pias causas) establita de Leono la 13-a en 1887. La aktivoj de la banko estas apartigitaj de la Administracio por la Aktivaĵoj de la kurio (itale Amministrazione del Patrimonio della Sede Apostolica) kaj estas administritaj aparte. Efektive, la banko ne estas la centra banko de Vatikano kaj oficiale ĝi ne estas celita por la amasiĝo de kapitalo kaj profitoj, nek pruntedonas monon aŭ faras rektajn investojn, sed por la financado de bonfarado kaj bonvolema agadoj. Ĝi ja havas la devon konservi la kapitaligon de la ento kaj la monon de ĝiaj klientoj, do la kapitalo ricevita estas investita en ŝtataj obligacioj, obligacioj kaj en la interbanka merkato.
La deklarita celo de la institucio estas "konservi kaj administri moveblajn kaj nemoveblaĵojn transdonitajn, deponitajn aŭ dediĉitajn al Vatikano fare de individuoj aŭ laŭleĝaj entoj kaj destinita por religiaj aŭ bonfaraj agadoj" [8][9].
La IVR administras fondusojn valorantajn 7 miliardojn da eŭroj kaj havas preskaŭ 19 000 klientoj, el kiuj ĉirkaŭ 5 200 estas katolikaj institucioj, kiuj posedas pli ol 85 % de la administritaj fondusoj; kaj 13 700 estas homoj, inkluzive de religiuloj, dungitoj de Vatikanurbo kaj aliaj rajtigitaj personoj, kiel diplomatiaj senditoj al la Sankta Seĝo.
En la pasinteco, la instituto ankaŭ estis konsiderita "eksterlanda ŝirmejo en la mezo de Eŭropo" pro la manko de travidebleco en siaj bilancoj kaj multaj anonimaj numeritaj kontoj kiuj estis ligitaj al monlavado por la mafio kaj impostfraŭdo.
En April 2014, la mandato kaj misio de la IVR estis konfirmitaj fare de papo Francisko por la estonteco. Li konsentis pri propono pri la estonteco de la financa institucio, kiu "reafirmas la gravecon de la misio de IVR por la bonfarto de la Eklezio", diris la Vatikana deklaro [10][11].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search